Psalms 74

Instruo de Asaf.

1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam?
Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
2Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva,
La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis,
Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
3Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj,
Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
4Krias Viaj malamikoj en Via domo,
Metis tie siajn signojn.
5Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
6Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon,
Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
8Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute;
Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
9Niajn signojn ni ne vidis;
Jam ne ekzistas profeto,
Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto?
Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
11Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon?
Ekstermu ilin el Via basko.
12Dio estas ja mia Reĝo de antikve,
Li faras savon sur la tero.
13Vi disŝiris per Via forto la maron,
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
14Vi disbatis la kapojn de la levjatano,
Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
15Vi elfendis fonton kaj torenton,
Vi elsekigis potencajn riverojn.
16Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto;
Vi aranĝis lumon kaj sunon;
17Vi difinis ĉiujn limojn de la tero;
La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
18Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
19Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto;
La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
20Rememoru la interligon,
Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
21La suferanto ne reiru hontigita;
Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
22Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon;
Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
23Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj;
La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.
Copyright information for Esperanto